Esperanto  : 2009 | 2010 | 2011 | 2012
Nederlands : 2009 | 2010 | 2011 | 2012
English

Se vi havas komenton, bonvolu sendi retmesaĝon al  aŭ uzu la kontaktformularon.

Rettaglibro

27a de januaro

Leĝoj kaj demokratio

La leĝpropono ACTA estas nedemokratia. Se ni havus demokratian mondparlementon, kiel UNPA, ACTA estus definitive malakceptita.

Pli pri tio poste...

24a de januaro

Planoj kaj prioritato

Ekde miaj dekaj jaroj mi havas planojn pri kion mi volas fari. Komence tiuj planoj estas simplaj kaj ofte rilate al scienco. Mi volis scii pli kaj pli pri fiziko kaj ideo kreskis ke kun scienco oni povas fari ion ajn. T.e. per kompreno de aferoj la solvo iĝas triviala. Mi ankoraŭ kredas ke scio (kaj pli ĝenerale la scienca pensado) estas tre utila maniero por kompreni aferojn. Dum miaj malfruaj dudekaj jaroj mi pli kaj pli interesiĝis por gravaj aferoj de politiko (en ĝenerala senco). Por fari tion, scienco (aŭ la scienca pensado) estas necesa ilo por rigardi problemojn. Tamen ĝi nur estas necesa ilo kaj ne sufiĉa ilo. Mi ne scias kio estas sufiĉa ilaro, sed ĉi tie mi volas paroli iomete pri la temoj kiuj hodiaŭ trafas min kaj kiel mi provu atingi kelkajn celojn.

Kelkaj gravaj temoj trafas min. Mi antaŭe (kaj ankoraŭ) legis, pensadis kaj skribis pri scienco, programi, libera programaro k.t.p. Ĉiuj ĉi aferoj gravas, sed plimalpli ili estas nur iloj por atingi ion ajn. Pli gravaj aferoj kiuj okupas min nun estas mondregado, demokratio, klimatŝanĝo kaj libera informo. Ankaŭ ĉi tiuj temoj estas grandparte iloj por iuj celoj. Mi estos iomete malpreciza por ekspliki kiuj estas la veraj celoj. Kompreneble kontraŭigi klimatŝanĝon estas celo, sed mondregado kaj demokratio estas iloj por atingi ekzemple bonan estontan klimaton, mondpacon kaj libereco de interkomunikiĝo (informo). La lasta temo ankaŭ povas funkcii kiel ilo por atingi aliajn aferojn (parte nomitajn ĉi tie). Do la iloj kaj finaj celoj intermiksas.

Bedaŭrinde ne estas klare ĉu iu ajn temo estas ilo aŭ celo en si mem. Ankaŭ estas granda taskaro atingi ĉion kiu mi volas atingi. Krom tio, mi havas sciencan postenon por kiu mi devas labori 40 horoj pro semajno aŭ pli. Eble mi volas ĉesigi mian sciencan laboron dum iom da tempo, sed nur post mia doktoriĝo (espereble post du jaroj). Mi ne certas pri tio kaj ĉiukaze tio estas tro fora en la estonto. Tial mi sentas ke mi devas agi nun.

La plano estas ke mi komencas kun malgrandaj aferoj kaj poste mia agado povas kreski aŭ pligraviĝi. Tamen mi devas ne atendi, ĉar unue mia vivo estas fina kaj due sufiĉaj aferoj estas urĝaj kaj gravaj. La ĝenerala plano estas la sekva:

Por fari tiujn aferojn mi kompreneble devas legi pri tiuj aferoj. Feliĉe mi jam ofte legas pri tiaj aferoj, do nun, post informiĝi min, mi devas publikigi ĝin kiel eseoj, retejoj kaj sur Vikipedio. Mi ankaŭ tradukos gravajn dokumentojn inter la angla, nederlanda kaj esperanto.

Multe de supraj aferoj mi ne trovas sur la TTT. Eble mi ne bone serĉas, sed ĉiukaze ŝajnas ke informo aŭ informdisigo estas bezonata. Tio devus ne esti tro malfacila, ĉar informo volas esti libera.


22a de januaro 2012

Leĝoj kontraŭ piratoj?

Mi diras pri SOPA kaj PIPA, leĝoj kontraŭ la libereco de interreto. Do kio estas la centra konsekvenco de tiu leĝo? Mi pensas ke la Electronic Freedom Foundation (EFF) havas bonan resumon (angle): Eblas fari nigrajn listojn kontraŭ retejo sen deklaro de iu ajn tribunalo.

Tiu centra ideo de tiaj leĝoj estas klara. Tamen la graveco de tio nur malkaŝiĝas se ni pensas plu. Do kion signifas ke homoj aŭ entreprenoj rajtas kaj povas fari iun ajn kontraŭ alian individuon sen interveno de tribunalo aŭ juĝisto? Tio estas en la plej multe (aŭ ĉiuj) da demokrataj ŝtatoj kontraŭ la konstitucio. Tio signifas ke la proponoj de SOPA kaj PIPA pensas ke batali kontraŭ homoj kiuj liberigas informon estas pli grava ol konstitucian ŝtaton.