Esperanto  : 2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013
Nederlands : 2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013
English

Se vi havas komenton, bonvolu sendi retmesaĝon al  aŭ uzu la kontaktformularon.


Retotaglibro

18a decembro 2010

Aprioraj argumentoj

Hodiaŭ mi pensis pri argumentado. Kelkfoje mi pensas ke argumenti ion ne necesus, ĉar la tezo estus triviala aŭ oni povus uzi apriorajn argumentojn, principojn aŭ aksiomojn. Tio povas temi pri esperanto, libera softvaro, libera informaĵo, socialismo aŭ la agi kontraŭ homŝanĝata klimato. Por la klareco: mi estas pro ĉiuj antaŭnomitaj. La celoj estas plimalpli libereco, justeco kaj paco de homoj. Por tiuj aferoj oni povas doni argumentojn je temo. Tamen kelkaj argumentoj povas esti tiel Tio estas ĝusta, ĉar tio estas ĝusta. Kompreneble tio estas taŭtologio kaj ne vera argumento. Sed ofte mi vere volas diri ĝin, ĉar la tezo ja estas triviale ĝusta. Se mi pripensas bone, mi uzas vortojn kiel justeco kaj korekteco. Bedaŭre kaj feliĉe mi ne rajtas argumenti tiel. Mi nur devus uzi tiajn argumentojn por mia pensformado propra.

Mi skribos kelkajn skribaĵojn ĉi tie relate al superaj aferoj kaj mi esperas ke mia tezo pri argumentado klariĝos iomete.

La efektiveco de ĝustaj aĵoj

Jeno estas eseeto kiun mi skribis en trajno sur papero pli ol duono jaro antaŭe. Hodiaŭ mi reekokupiĝis min pri relataj aferoj, do mi decidis kopii tiun skribaĵon ĉi tie. Bonvolu legi pri statistiko, ĝusteco, la medio, la loto kaj voĉdoni sube.

Multfoje mi pensas ke multaj homoj ne komprenas la logikon (aŭ leĝojn) de statistiko. Tial ili ofte ne komprenas ĉu fari la ĝustan estas efektive. Ekzemple, flugi estas molbone por la medio, sed homoj diras: "La flugilo flugos ja, ĉiukaze." Sed la fakto estas ke je malmulte da homoj flugas, des malmulte da flugiloj devas flugi. Simile por kunligi kun la lotoludo: la prognozvaloro estas negativa, do lotoludi estas stulta. Ambaŭ estas pri statistiko.

Tamen, ankaŭ ekzistas ekzemploj por kio vi ne devas esti statistikisto, sed simple pensi pri kio estas la ĝusta aĵo sufiĉas. Voĉdonado estas tia afero. Kelkaj homoj voĉdonas "taktike"... ili pensas. "Voĉdoni al malgranda partio ne eblas", ili proponas, "ĉar ili ne ricevos seĝon. Tial oni devas voĉdoni al granda partio." Eble ili ankaŭ pensas pri kio estas bona partio por ŝ/li, sed la "statistika efekto" ricevas la malĝustan atenton. La taktika teĥniko de voĉdoni ŝajnas statitike akceptebla. Tamen tiu supozo estas erara. Se vi kredas ian politikan konvinkon, vi devus voĉdoni tute laŭ tiu kredo. Se vi farus tion, la statistiko preskribos registraron pli laŭ via konvinko, ol se vi voĉdonus "taktike". Tio estas, vera taktike voĉdoni estas voĉdoni laŭ via konvinko.

Tio mi pensis en la trajno ĉirkaŭ duono jaro antaŭe. Bedaŭre mi ne finis ĝin kaj ŝajnas malfacile por doni akvorestintan argumentadon por tiu lasta tezo. Mi nur volas diri (pri ambaŭ alineoj) ke estas bone ke oni pensas statistike, sed bonvolu pensi kritike kaj el la ujo, pligrandigi vian penssistemon kaj agi laŭ via propra kredo.

Libera informaĵo

Bonaj celoj estas libereco, justeco kaj paco. Por tio oni bezonas liberajn ilojn por interkomunikiĝi kiel esperanto kaj malfermaj specifigoj. Pri tio mi skribos sube. Ĉi tie mi diras pri la informaĵo propra kiu estas interkomunikata. Ĉi tiu informaĵo devas esti libera. Kaj la liberecon de informaĵo ni bezonas por atingi justeco k.t.p.

Se softvaro, politikaj aferoj k.s. estas liberaj, eblas kontempli kaj analizi tiujn aferojn sen barumoj. Eble tio estas taŭtologio, sed la klareco de vorto libereco estas grava. Nu, tiu informlibereco estas kondiĉo por vera politika libereco. Sen libereco, ne liberecon ni havos. Estas memplifortiga retrokuplado: je pli libereco, des pli libereco.

El libereco sekvas justeco kaj paco, aŭ almenaŭ mi pensas ke libereco estas esenca kondiĉo por atingi ĝin.

Liberaj helpiloj por interkomunikiĝo

Kiel skribita supere ni bezonas liberajn ilojn por interkomunikado. Tiuj iloj enhavas esperanton kaj malfermaj specifoj. Mi klarigos ĉi tiuj iloj kaj kial ni bezonas ĝin.

Esperanto estas lingvo publikigita de Zamenhof en 1886. Estas facile lerni ĝin kaj tio estas neŭtrala kaj justa. Estas specife taŭga por internacia interkomunikiĝo.

Malfermaj specifojliberaj normoj estas specifo ĝenerale por teĥnikaj aferoj. Ekzemple ekzistas specifo por la dimensioj por la fervojo. Kun tiu specifo trajnoj povas rajdi for longaj distancoj trans multaj landlimoj. Tiu specifo certe estas malferma, ĉar oni povas vidi kiom da spaco estas inter du fervojaĵoj. Ankaŭ libera tio estas, do oni povas krei fervojojn laŭ tiu specifo. Teme komputiloj ofte specifoj ne estas malfermaj aŭ liberaj kun la sinsekvo ke malsamaj sistemoj aŭ programoj ne povas interkomunikiĝi inter lin. Pro tio homoj havas problemojn interkomunikiĝi inter lin per komputilo. Ankaŭ tio ĉesas renovigon.

Neŭtrala kaj libera lingvo kaj liberaj specifoj helpas interkomunikiĝi inter nin. Tio estas preskaŭ evidenta. Plue tiuj aferoj estas ĝustaj kaj justaj. Tio temas pri justeco kaj libereco. En la unua blogskribaĵo de hodiaŭ mi skribis pri aprioraj argumentojprincipoj por argumentado. Ĉi tio estas tia principa argumento. Mi ne pruvis ke tiuj argumentoj estas validaj por vera argumentado, sed mi pensas ke la esenco estas klara senvorte.

Mi estas membro de esperanto.com, sed ne faras multe per tiu ilo. Mi decidis ke mi donos skribaĵojn al mia (nun malplena) blogo de esperanto.com. Mi esperas ke pli multe da homoj legos kaj ŝatos miajn skribaĵojn. Vere mi ne scias kiom da homoj nun legas mian rettaglibron, sed verŝajne pli ol tri homoj. Je pli multe des pli bone, mi pensas.

Nova nederlanda esperanto-broŝuro

Ĉi tiun semajnon Douwe sendis la broŝuron Malkovru esperanton bone tradikita al la nederlanda lingvo. Mi ĵus legis ĝin kaj pensas ke la enhavo kaj ankaŭ la stilo estas tre bona, do bonvulu legi ĝin kaj doni ĝin al aliaj interesituloj.


14a novembro 2010

Problemoj de modeli

Modeloj estas uzata por proksimume priskribi la veran mondon. Tio eblas por specifaj situacioj sed nur kvalite. Multfoje modelojn oni uzas por kvantecaj celoj kiel klimatprognozoj. Tamen tio ne eblas, ĉar la mondo estas tro komplika por kvantece modeli ĝin. Mi priskribos kelkajn ekzemplojn kaj poste konkludos.

En 1992 la fiŝoj moruoj preskaŭ tute malaperis en la Grandaj Sablobenkoj de Teranovo (Grand Banks of Newfoundland). La kialo estas ke modeluloj de kanada estraro konstatis ke nenio okazus se oni konfirmiĝus al certaj randkondiĉioj (maksimuma fiŝkapto). Ili eraris kaj pro ĉi tio la plej grava loko por moruoj transformiĝis en malplenfiŝita loko, tio estas moruoj preskaŭ malaperis. Laŭ Pilkey (bonvolu legi useless arithmetic, 2007) la kialo estas duobla: unue modeloj ne estas por prognozi estonton, kaj due la premo kaj nescio de politiko rezultas en malĝustaj randkondicioj por la modelo kaj malĝusta interpretado.

Mi realigis modeli aluminion en bioterĥemia oceano-modelo. Tiu substanco gravas por la silicio-ciklo kaj tiu ciklo gravas por la karbonciklo kaj do por la klimato. Tial modeli aluminion en tia modelo (kaj finfine en ia tutmonda klimatmodelo) povas esti aferkoncerna. Sed kiel aferkoncerna? Tio dependas. Mi realigis tiun modelon por eltrovi kiel aluminio funkcias en la oceano kaj ĉu aluminio havas signifan efikon je la silicio-ciklo. Tio estas tio; mi ne supozas ke mi eltrovos multe pli scion kun ĉi tiu modelo. Kompreneble aliaj sciencistoj povas uzi miajn rezultojn kaj mian modelon por konfirmi miajn rezultojn aŭ trovi novajn rezultojn. Eble oni povas uzi la modelon por eltrovi ĉu la efiko de funkcio de aluminio estas signifa por la karbonciklo kaj la tutmonda klimato. Sed ne plu.

Tamen sciencistoj volas plu aŭ almenaŭ faras plu. Ili volas prognozi la estonton kaj pro tio ili volas inkludi ĉio aferkoncerna por la klimato. Se aluminio montriĝos aferkoncerna, tio kompreneble devas ensorbiĝi en la tutmonda klimatmodelo. Tio signifas, unue ni havis klimatmodelon kiu ne donas la ĝustajn rezultojn al ni, sed kun la aluminio la klimatmodelo ja donas la ĝustajn rezultojn. Tre bone, ĉu ne? Ne, kompreneble aluminio ne estas la sola aferkoncerna substanco kion ni klimatsciencistoj forgesis. Regule ni trovas spacojn aŭ eraretojn en nia scio de la klimato kaj ni devas plibonigi nian scion, kaj ni ankaŭ devas plibonigi niajn modelojn de la klimato. Do ni devus antaŭvidi ke la plej nova klimatmodelo ne estas sufiĉe apud la realo por prognozi la estontan klimaton.

Tio eĉ ne estas la tuta problemo kun kvantecaj modeloj. Estas malfacile modeli la realon. Mia realigo de aluminio en la bioterĥemia modelo estas simpla modelo kiu ja priskribas la koncentriĝon de aluminio en la oceano plimalpli ĝusta, sed tio ne signifas ke la modelo estas ĝusta. Eble la kuplo kun la karbonciklo ne funkcias bone aŭ la hodiaŭa aluminiomodelo ne funkcias ĝuste en estonta klimato k.t.p.. Plej ofte tiuj argumentoj estas validaj por aliaj modeloj (ekzemple la fluado de oceano, aero, ĥemio de aero, solida tero, arbaroj, oceanglacio k.t.p.). Simple dirita: modelo ne estas realo.

Eĉ se la modelo estus ĝusta, la politiko nur pensas pri profito por la mallonga tempo. Ili subtile premas sciencistoj por eltrovi la solvon oportunan por la mona profito. Kaj se la sciencistoj diras ion maloportunan, la politikistoj ignoras tion.

La publiko ĝenerale scias pri la politika ludaĉo, sed ne scias pri la aliajn problemojn de klimatscienco mem. La konkludo ke ni devas ĉesi elpuŝi karbonduoksigenon estas tute klara. La problemo estas ke la politiko ne volas aŭdi tiajn vortojn. Ili propre ne volas aŭdi pri la granda problemo, sed se ili aŭskultas, ili volas ricevi akuratajn numerojn. Ili volas scii kiom da CO2 ni povus elpuŝi sen klimata katastrofo, kaj kiom da fiŝoj ni povus kapti sen kolapso de fiŝspecio. Tio ne eblas. Tio simple ne eblas kaj ĉiuj sciencistoj kiuj diras ke tio eblas kun modeloj mensogas aŭ nescias. Oni povas uzi modelojn nur por kompreni ian specifan parton de klimato, nur en kvalita maniero. Certe ni ne povas prognozi la estonto.

Potenciale estonta nova retejo

Kelkaj monatoj antaŭe mi aĉetis la retregionon klimato.org kie mi povus komenci kun klimataj aferoj. Nun mi pensas ĉu mi havas tempon por farĉi kaj prozorgi por tio. Bonvolu sendi mesaĝon al mi (supre) se vi havas pli bona ideo por klimato.org ol ĉi tia blogo.


10a oktobro 2010

Elpuŝkomerco

Tony Juniper skribis en ``Kiom da ampoloj ni bezonas por ŝanĝi planedon?'' (angle: ``How many lightbulbs does it take to change a planet?'', ISBN-13 978 1 84724 0491, pp. 193-195) pri nova ekonomio en kie ni devus inkludi karbonduoksigeno en la negocado. Mi pensas ke simpla realigo de tiu ideo ne estas ĝusta ideo.

Proponi ke permisaĵoj de elpuŝo de karbonduoksigeno estus libere negocadebla. La sekvo estus ke la plej grandaj entreprenoj kiel BP kaj Shell aĉetos ĉiu da permisaĵoj. Do tiam tiuj entreprenoj havas solan rajton por elpuŝi karbonduoksigenon. Nu, eble tio estas pli bona por la mondo ol ne havi tiujn elŝutpermisaĵojn, sed tio ne ŝajnas la ĝusta solvo.

Oni ne nur devus ŝanĝi la mondo per fokusado al malpliigi karbonduoksigenon, sed oni devus vidi la grandan bildon. Ene en nia socio ekzistas elementoj kiuj baras ĉi tiajn solvojn. Unu estas la novliberalismo. Oni devas serĉi por ĉarpentaj solvoj, ekde la fundo. Ni devas ŝanĝi la socion samtempe ni reduktas elpuŝon de karbonduoksigeno.


25a septembro 2010

Kontaktmetodo sen spamo

Kelkaj tagoj antaŭe esperantisto (Kees) rimarkis ke mi devus enkonduki kontaktmetodon sur ĉi tiu retblogo. Tiel oni povas sendi reakciojn al mi pri la blogskribaĵo. Mi konsentas kaj mi pensis pri ĉi tiu afero antaŭe. Hodiaŭ mi decidis realigi ĝin, malgraŭ potencialaj spamo-problemoj.

Ekde la 1990-aj jaroj uzantoj aperis al la interreto, kiuj kolektas retpoŝtadresojn por sendi spamon, mesaĝojn nedeziratajn amasajn. Tiuj homoj ne havas dececon kaj tiuj aferoj devus esti kontraŭleĝaj ĉien, sed tio estas por alia eseo. Unu metodo kion la spamuloj uzas estas serĉi tra la TTT-n (Tut-Teran Teksaĵon), ekzemple per Google, por retpoŝtadresoj. Poste ili sendas nedeziratajn mesaĝojn amase.

Ekzistas multaj metodoj por interrilati kun spamo. Unu metodo estas ŝanĝi la adreson, ekzemple kiel nomoNESPAMUMIN@ekzemplo.com. La uzanto, kiu volas sendi mesaĝon al la retpaĝskribanto, devas kompreni ke li devas forigi na NESPAMUMIN de la adreso. Komputiloj kiuj kolektas adresojn ofte ne komprenas tion, do vi ne ricevos spamon. Angle tiu nomiĝas address munging.

Depost mallonge mi uzis tiun metodon, sed tiu metodo havas problemojn. Ĉi tiu eseo (PS) (angle) konvinkis min ke mi ne devus uzi tiun metodon. Mallonge la argumentoj estas:

Tamen spamo estas reala kaj fari nenion kontraŭ tio estas malbone ankaŭ. Tial mi enkondukis metodon kio ne donas problemojn por la uzanto. La uzanto povas kliki ligilon kreata de JavaScript, sed en la fonto de HTML-paĝo ne estas ia retmesaĝadreso. Vidu la supran parton de ĉi tiu paĝo.

Plue mi enkondukis kontaktformularon. Mi esperas ke tiamaniere mi instigas vin por sendi komentojn. Vi provas sendi reakcion al vi aŭ mi citos vin en la blogo kun konvena reakcio. La formularo ankaŭ enhavas kontraŭspammetodon; vi vidos.

Kopirajto kaj instruado

Ofte mi legas artikolojn pri problemoj kaj potencialaj solvoj, sed tiuj solvoj ofte ne tuŝas la verajn problemojn kaj mi bedaŭras tion. Hodiaŭ mi legis en het Onderwijsblad pri multekostaj libroj por lernantoj. La problemo estas ke tekstlibroj kaj ankaŭ laborlibroj estas malmultekostaj kaj iĝas eĉ pli malmultekostaj. La plej grava subkuŝanta kialo estas kopirajto (aŭ aŭtora rajto). Por lernejoj materialoj devas esti libere disponeblaj. Kompreneble tekstlibroj kostas monon, sed tiuj devas estas liberaj, sen kopirajto. Ankaŭ tiuj kaj certe la laborlibroj devas esti libere disponeblaj je la interreto. Kopirajtreformo estas la plej efektiva maniero por fari instruado-libroj pli malmultekostaj.

Bedaŭre en la artikolo la aŭtoro skribas kaj instruistoj diras ke kopiado de lernlibroj estas kontraŭleĝa, sen kunrakonti ke kopiado de lernlibroj ja estas morala. Kiel la piratpartio opinias, edukado estas tro grava por barumi la disponeblecon de lernmaterialoj; lernmaterialo devas esti libera.

Religio "kontraŭ" scienco

Kelkfoje mi aŭdas "scienco ankaŭ estas ja ia religio". Mia reakcio estas ne, certe ne. La komparado inter scienco kaj religio estas kiel la komparado inter pomoj kaj oranĝoj. Tio estas, scienco kaj religio estas nekomensurebla. Plue religio estas sensensaĵo. Mi simple eksplikos. Poste vi devus esti ateisto (se vi ne estas ateisto nun).

En scienco oni uzas tri tipojn de inferenco: depreno, indukto kaj forkapto. Ĉiu konas tiujn tipojn de inferenco. Mi donas respektive ekzemplojn:

Scienco estas je la radikale apliki tiujn tipojn de inferenco (ĉefe depreno kaj indukto). Ĉiu uzas tiajn inferencojn je ĉiutaga vivo. Do scienco estas la plej normala afero de la tuta mondo. Niaj kredoj estas bazita je tiaj inferecoj.

Nu, religio ne estas pri tiaj kredoj. Religio estas pri fido -- fido sen la normalaj manieroj de inferenco. En la normala vivo oni havas kredojn surbazita je sciencaj inferecoj kaj ne je religio aŭ superstiĉo kiel "nigraj katoj donas malfeliĉon" aŭ "Jezuso naskiĝis el virgulino". Tiuj aferoj ne temas pri la reala universo.

Ne diru al mi ke scienco estus (kiel) religio, ĉar tio ne estas vera. La vero estas ke nia pensado sekvas la normalajn inferecojn por atingi specifajn kredojn, nia pensado ne sekvas fidon, la bazon de religio.


19-a aŭgusto 2010

Konscio

Hodiaŭ mi eklegas de Daniel Dennet na Consciousness Explained (konscio eksplikata). Mi (kaj probable multaj homoj) pensas ke la konscio estas la plej malfacila filozofa afero kiu bezonas eksplikado. Specife mia mem konscio estas malfacile kompreni. Mi decidis skribi pri ĉi tiu temo de tempo al tempo dum legi la libron. La sekva alineo mallonge enhavas mian nunan opinion kaj scion pri la temo.

Tiel longe se mi rememoras, mi pensas ke dualismo estas sensensaĵo. Nun mi pensas tion kaj probable mi pensas tion ĝis mia morto. Mi pensas ke homoj kaj aliaj konsciaj bestoj havas konscion per interakcio de multe da ĥemikaj kaj fizikaj procesoj. La rezulto estas la konscio de ĉiu besto. Tiuokaze, tio ankaŭ estas vera specife por homoj, kaj tio estas vera specife por mi mem. Tamen mi havas dubeton de tempo al tempo. Mi komprenas ke suprestaranta hipotezo estas la plej normala, la plej eksplikhava, la plej komprenebla hipotezo de nia konscio. Tio estas, ni ne konas pli bonan hipotezon por ekspliki la konscion. Sed la hipotezon ne vere eksplikas ke mi mem konscias. Mi bezonas pli precizan eksplikon kaj eble Dennett povas doni ĝin. Kaj eble mi povas ekspresi pli bone mian problemon pri la suprestaranta hipotezo.


13-a julio 2010

Ĉiuj du semajnoj nova ilaro

Je mia laborejo kelkfoje mi havas trivialajn problemojn kun programo kion mi uzas kun klimatdatumoj (netCDF). Ekde mia eko de poststudado, ok monatoj antaŭe, mi uzis Ferret por montri kaj analizi datumojn de oceano. Nun mi pensas ke Ferret vere ne estas la plej utila programo por multe da aferoj. Do mi decidis serĉi kaj uzi aliajn programojn. Mi eksplikos kial Ferret ne sufiĉe utilas, kiuj programoj estas bonaj alternativoj aŭ kompletigoj kaj kion mi faros kun tiu informaĵo.

Mi pensis ke la plej malbona afero pri Ferret estas ke tiu komputilprogramo ne estas libera softvaro, ĉar en la malnova permesilo estas skribita ke oni ne povas uzi la softvaron por komerciaj celoj kaj oni devas lasi ĝia varmarko entjere en ĉiuj derivaĵoj. Ambaŭ demandoj faras la softvaron mallibera. Tamen freŝdate (malpli ol du monatoj antaŭe) NOAA, organizacio de Usona Departemento de Komerco pri esplorado de oceano kaj atmosfero, ŝanĝis lian permesilon pri Ferret. Ŝajnas ke tio nun estas "malfermita kodo" (laŭ la oficiala defino), do tre verŝajne tio ankaŭ estas libera softvaro. Tio estas tre bona afero. Nun tiu softvaro povas esti inkluda en la libera deponejo de Debiano kaj aliaj liberaj GNU/Linukso-distribuoj.

Aliaj problemoj kun Ferret estas pli-malpli supraĵaj, kiel la stranga konduto pri matricoj kun longeco unu, la nekohereco de instrukcio-argumentoj kaj kapablaĵoj, kaj arbitraraj kolapsoj de la programo. Ferret estas bone uzata por krei grafikojn, sed por serioza datumo-komputado tio ne sufiĉas; problemoj pri tiuj aferoj ne estas supreĵaj sed fundamente malĝusta. Ĉiuj aferoj probable rilatas al la fakto ke Ferret ne estis libera softvaro dum longa tempo. En tiu okazo la plejparto de programistoj ne volas helpi plibonigi la softvaron, kompreneble. Nun tio ŝanĝiĝis, sed daŭras kelke da tempo antaŭ partoj de Ferret estas reskribita aŭ eĉ forkita al plej bona projekto. Do mi nun bezonas alian programaron.

Unue alian programaron por malfacilaj kalkuladoj mi bezonas, due por triviala datumredaktado kaj trie por krei grafikojn. Por la malfacilaj kalkuladoj mi povas uzi veran programlingvon kiel FortranC++ aŭ pli altnivela Octave. Por triviala datumredaktado mi povas uzi CDO, netCDF Operator (NCO), Octave aŭ ja Ferret. Por krei grafikojn mi povas uzi ja Ferret, Octave aŭ nur gnuplot. Ŝajnas ke Octave estas universala ilo, do mi devos lerni tion. Tamen por tio mi bezonas tempon. Iloj kiel CDO kaj NCO estas pli facilaj kaj solvas la problemojn pri triviala datumredatado (kiel eltiri datumojn el unua dosiero en duan dosieron). Aliaj ebloj ekzistas, kiel Haskell, lingvo kion mi volus lerni por longa tempo, aŭ Python, kaj unue por montri grafikojn: GrADS, k.t.p..

Nu mi decidas ke mi lernos (kaj uzos dum labortempo) unu ilon per ĉirkaŭ du semajnoj por kelkaj monatoj. Mi ekas morgaŭ kun CDO aŭ NCO, post du semajnoj kun Octave. Poste mi ne scias nun. Bone, nun mi serĉas al bona relato kun mia laborkomputilo :-)


8-a julio 2010

Pliateismiĝi

Ĉi tie mi skribis ke Dio ne ekzistas kaj ke mi malenskribis min je la romkatolika kirko. Nu, tio estas bona afero, sed ĝis kie mi devas iri? Kompreneble religio penetris fore en ĉi tiu socio, kaŭze de krima konduto ("promocio") de romkatolika kirko tra la jaroj, la manko de racieco de multe da homoj, sed ankaŭ tiu afero parte daŭras per simpla tradicio. Hodiaŭ mi konsentis kun tradicio, sed mi ete bedaŭras.

Mi iris al enterigo de mia onklino. Mi ne masdiris pri Dio kaj Kristo, sed mi ricevis la panon de Kristo (komunion). Certe tio estis pli-malpli bongusta, sed eble sekvonta fojo mi ne devus ricevi ĝin.

Jes, estas tradicio. Sed tradicio estas nur preteksto por nereligiuloj ŝafumi. Praktike la diferenco inter tradicio kaj vera religio ne ekzistas. Por esprimi la malboneco de religio propre, ni devas rompi je ĉiuj religiecaĵoj.


20-a junio 2010

Esperantaj Piratoj

Ĉi tiun semajnon mi registris la novan domajnon piratpartio.org. Tio estas ideo de Rogier kaj mi. Ni pensas ke esperanto povas plenumi gravan rulon por la piratpartioj tutmonde. Piratpartio.org estas unue por interŝanĝi informon inter piratpartioj, kaj due mi pensas ke ĉi tiu grupo povas enkonduki kaj promocii esperanton en la komuno de piratpartioj. Do bonvolu vidu ĉi tiu retejo kaj se vi havas komentojn aŭ aldonojn, retpoŝtu min.


10-a mardo 2010

Nu, kio okazis depost mia blogstarto?

Nu, mi plimalpli finis la aktualigo de retotaglibro. En julio mi skribis mian unuan mesaĝon. Mi skribis ke mi devus lerni HTML, CSS kaj Haskelon. La unua estas la vero, sed mi simple uzas ekzitata CSS-paĝo kaj ne lernis Haskelon. Plue mi ne transformis ĉi tiun retpaĝon en dinamikan paĝon, kvankam mi plibonigis ĝin. Ankaŭ mi skribis ke mi aldonas artikolojn en ĉi tiu paĝo, sed mi ne faris ĉi tion. Mi uzas ĉi tion por havi centran lokon por ideoj, kaj mi pensas ke tio estas la plej grava pri ĉi tiu paĝo. Do plimalpli mi sukcesis la celojn.

Agado de libera programaro

Mi skribis al Esperanto Nederland pri eroro, kiu prezentas sin multofte:

    En miaj bonveno-dokumentoj mi legis "Gebruik Skype en via de webstek
    Babilejo kun je direct beginnen met chatten", kun simboloj de Skype
    kaj Babilejo.org.  Tio ne estas korekta.  Se mi komprenas tute, por
    Babilejo oni ne povas uzi la neliberan programadon kiel Skype.  Por
    Babilejo oni unue uzas la malferman XMPP-protokolon, do oni povas uzi
    liberan programadon kun Babilejo!

    (Due ŝjane ke oni ankaŭ devas uzi neliberan programadon de Adobe, ĉar
    liberaj Flash-kromprogramoj ne funkcias.  Sed tio estas alia afero.)

    Krome mia opinio estas ke generale avizado de uzi neliberan softvaron
    ne estas justa afero.  Se vi vere devus mencii tian aferon, bonvolu
    skribu (k.s.) ke tio ne estas libera.  Por alternativoj de
    ia nelibera programado vi ĉiam povas kontakti min.

Mi ofte skribis tian mesaĝon al administradoj de retejoj, sed nur kelkfoje ili plibonigis iliajn erarojn. Tio estas la afero, ĉar multofte ili ne komprenas ĝin, aŭ ili ne havas tempon, aŭ ili ne pensas ke tio estas grava, aŭ kelkfoje ili havas mastrojn kiuj ne volas fari la ĝustajn aĵojn. Do, fare de skribi tiajn mesaĝojn ankaŭ en ĉi tiu retejo, mi esperas ke oni komprenas ke ĉi tio estas grava afero.


7-a mardo 2010

Aktualigo de retotaglibro

Finfine mi plimalpli plibonigis mian retotaglibron. Inter tagoj nun estas lineoj kaj super oni povas klaki ligilojn de miaj malsamaj paĝoj de retotaglibro. Klakebla estas lingvoj kaj jaroj. Mi uzas sekvan simplan ideon por tiu afero: index.html montras al index.eo.html kaj index.eo.html montras al index-2010.eo.html k.t.p.. Tiumaniere mi ne devas ŝanĝnomi la dosiernomojn kaj ankaŭ mi simple montras supre de la paĝo al la aferkoncernajn dosierojn.

Kvalito de Vikipedio

Kelfoje iu diras al mi ke Vikipedio ne estas altkvalita. Se mi demandas ĉu ri plibonigas ĝin, la persono respondas nee. Tio okazas multofte. Se Vikipedio vere estas malkvalita, la kialo estas ke pledantoj ne plibonigas ĝin!

Mi pensas ke ekzistas simplan metodon por kontroli ĉu iu Vikipedio-paĝo estas bona aŭ ne. Unue specialistaj temoj povas esti malbonaj. Due se informaĵo pri problemoj estas skribata en la paĝo, la statuso estas klara. Preskaŭ ĉiuj aliaj artikoloj estas altkvalita, tio estas, vi povas kredi ĉiun enhavon de paĝo.

Kial mi skribas ĉi tion? Nu, la personoj pri kiuj mi skribis supre estas plejofte sciencistoj, kiuj publikigas (aŭ provas publikigi) artikolojn. Do tiaj personoj devus povi skribi, ĉu ne? Pro publikigi artikolojn ili estos konataj kaj tra ra ra. Por mi publikigi estas grava ankaŭ, sed ĵus plibonigi Vikipedion estas grava. La lasta afero estas plej sociala afero ol la publikado de normalaj artikoloj. Vi povas plibonigi Vikipedion, vi povas plibonigi tiujn erarojn. Plue se vi estas scientisto, vi povas skribi kaj plibonigi specialistajn artikolojn en Vikipedio. Do vi riparas la unuan "problemon", kiu mi menciis en supra alineo.

Bonvolu plibonigu Vikipedion profite al ĉiuj homoj.


23-a februaro 2010

Politikaj diskutadoj pri DNA-datumbazo

Politikaj diskutadoj pri DNA-datumbazo kurbigas miajn piedfingrojn. Ĉiam la diskutado estas pri la kontraŭeco inter sekureco kaj privata vivo. Multe da aferoj en politikaj diskutadoj estas teruraj, sed je ĉi tiu diskutado ekzistas malpleneco de informaĵo pri eblecoj je implementado de DNA-datumbazo. Politikuloj ne scias, ke ekzistas metodoj de kreado de DNA-datumbazo kiuj ne implicas signifan profanadon de vivo privata. Ĉi tiu metodo estas kriptografia funkcio sen inverso.

En ĉi tiu skribaĵo mi eksplikos plimalpli la sekvontajn. Unue kio estas DNA cifereca fingropremo? Due por kio oni uzas la rezultojn? Trie kio estas seninversa kriptografia funkcio? Kaj kvare kiel donas tio solvon en ĉi tiu politika diskutado? Mi skribis "eksplikos plimalpli", ĉar mi ne estas forencaj scientistoj nek kriptografio-specialisto, sed se mi komprenas ĉion iom, mia opinio estas aferkoncerna kaj grava.

DNA profilado estas metodo por identigi la identon de uloj per analizi DNA-on. DNA, aŭ desoksiribonuklea acido, estas du-helica molekulo kiu enhavas la genetikan informaĵon de organismoj, ekzemple de homoj. Oni povas analizi DNA de biologia materialo, kiun oni trovas ĉe krimejo, por kuratingi la identon de aneksa homo.

Kompreneble la rezultojn polico uzas por spuri la krimulon de la krimo. Sed la polico ankaŭ volas konservi la datumojn en datumbazo, eĉ la DNA-datumojn de personoj kiuj ne estas konviktaj. Kiam polico havus ĉi tiujn datumojn, tio profanus de vivo privata, ĉu ne? Tamen kioj estas ĉi tiuj datumoj, kaj kian datumon polico devus havi por solvi krimojn?

Oni devas konservi aferkoncernaj datumoj iamaniere. Do eble la fakistoj povas konservi ian sinsekvon kiel AAGTGGGTAACAGTAAGGT, kiu signifas la nitrogenajn bazojn de ia geno. Nu la fakistoj povas ĉifra ĝin al eble VPsiLiKi8sldkGFe$bQ9/Ki5$b, kiu ne estas uzebla sen la malĉifro-ŝlosilo. Do konservi tiajn datumojn povas esti sekure. Tamen kiu konservas la ŝlosilon? Kompreneble la ŝlosilon polico aŭ/kaj alia partio bezonas kiam ili volas kontroli ĉu trovita peco DNA estas ligila kun persono. Do malgraŭ oni povas protekti la datumon iomete, la afero de vivo privata ne estas solvita.

Ĉu eble oni ne devas havi malĉifro-ŝlosilon, kaj oni povas kompari alimaniere? Jes, tio eblas! Ekzistas seninversa kriptografio (angle: one-way hash) en kiu neniu malĉifro-ŝlosilo ekzistas. Oni devas uzi la saman ĉifran algoritmon por la trovita peco de DNA, kaj kompari la rezultan ĉifran datumon. Tiamaniere la police efektive ne havas DNA-datumojn de homoj.

Politikuloj kaj aliaj diskutaduloj devas kompreni ke tiamaniere oni ne devus konservi veran DNA-datumon en datumbazo, kaj privatan vivon neniu profanas. Do post informi politikulojn, la diskutadon oni povas kondukti pli bone. Sed ankaŭ forencaj scientistoj devas scii pri seninversaj kriptografiaj funkcioj. Kaj realigi ĉi tion ne estas triviale, ĉar multfoje polico ne trovas sufican materialon, do forencaj scientistoj ne povas kompari facile la trovitan DNA kun datumo en datumbazo. Tio estas teĥnika afero kaj ni devas eki kun senchava diskutado.


22-a februaro 2010

Nelibera softvaro kaj fermitaj specifoj

Ambaŭ neliberan softvaron (kiel Vindozo) kaj fermitajn specifojn (kiel .DOC) oni devus ne uzi. Tamen por argumenti tion, ĉi tiujn konceptojn oni devas distiri. Ĉar la unua estas ĉefe persona afero, sed la dua estas ĉefe socia afero. Por la plej granda parto de diskutadoj pri softvarlibereco, softvaro kaj specifoj oni ĵetas sur unu stako, pro kio antagonisto diras preter la aliulo.

Aliaj problemoj estas nesciado pri libera softvaro kaj malfermitaj specifoj. Multfoje oni kontemplas malfermitajn specifojn kiel kontraŭkapitalisma kaj eĉ libera softvaro kiel komunisma. Nu, ĉi tio ne estas eseo kiu pledas favore al aŭ kontraŭ komunismo, sed mi volas ekspliki ke ĉi tiuj analogioj estas eraraj.

Fermitaj specifoj estas dosierformoj kiel .DOC aŭ protokoloj kiel la MSNm-protokolo, kiuj ne estas publika aŭ kies uzado ia maniere estas restrikta pere de certaj uloj aŭ entreprenoj. Sekve libereco de interŝanĝo de informaĵo kun aliaj partioj ne eblas. Ĉi tio kreas socian problemon, kiu estas solvebla nur per uzi malfermitajn specifojn. Alternativoj por supraj ekzemploj estas respektive .ODT (Open Document) kaj XMPP (Jabber).

Nelibera softvaro estas softvaro aŭ programado kies fontkodon oni ne povas uzi tute libere. Kutime la fontkodo ne estas disponebla. Sekve estas kiam vi uzas tian softvaron, vi perdas vian liberecon. Vi ne havas, laŭ la kreuloj de softvaro, rajton por scii aŭ kontroli vian propran komputilon. Plue vi ne povas ŝanĝi la fontkodon kaj redistribui plibonigajn versiojn al via najbaro. Ĉi tio estas malrespekto je via esprimlibero kaj devus esti puninda. La uzado aŭ neuzado de libera softvaro estas unue persona afero.

Kompreneble la uzado de nelibera softvaro ankaŭ estas socia problemo, ĉar tiamaniere vi ne malenvias la softvaron kiu vi uzas al viaj najbaroj, geamikoj, familio. Eble vi trovas softvaron ke vi povas ŝanĝi por vin mem, sed vi ne povas redistribui ĝin. Ĉi tio klare estas socia problemo. Sed tamen malsama po fermitaj specifoj.

La uzado de fermaj specifoj havas direktajn konsekvencojn por ĉiuj kun kio vi interkomunikiĝas. Vi ne nur rompas liberecon je vi mem, sed ankaŭ la homoj ĉirkaŭ vi. Tial la uzado de fermitaj specifoj socie estas pli maljusta ol la uzado de nelibera softvaro. Por vi mem la dua estas pli malbona, sed tio estas elekto ke vi faras kiu ĉefe havas malbonajn sekvojn por vi mem.

Uzado de libera softvaro estas vidita, por kelkuloj, kiel komunisma. Sed la uzado de libera softvaro estas nur kaj precize tio ke vi devus antaŭvidi de civilaj homoj. Estas socia al aliuloj kaj plue vi havas la rajton de softvarlibereco. Ĉi tio ne temas kun tia politika aĵo kiel komunismo.

"Malferma specifioj estas kontraŭkapitalisma", iu diris al mi antaŭete. Estas logike ja, ŝi argumentis, ke entrepreno volas protekti sian "intelektuan propraĵon. Tiel kapitalismo funkcias." Krome ke "intelektua propraĵo" ne ekzistas aŭ tio estas tro malkonkreta koncepto, mi pensas ke kapitalismo ne funkcias tiamaniere, almenaŭ ĝi ne devus funkcias tiamaniere. Ĉi tia maniero de protekto donas formadon de monopolo. Ekzemple, Mikrosofto havas fermitan specifon de MS Word-specifo (.DOC). Ili havas monopolon (malvaste sence) je la dosierspecifo de tekstredaktilo (MS Word), kaj tial ili plifortigas ilian monopolpozicion (vaste sence). Sen eldiri juĝon pri ĉu kapitalismo ĝenerale estas justa aŭ maljusta, mi pensas ke ĉi tio ne estas la justa intenco. La alternativo, ke la dosierspecifo estas libera, malferma, ĝuste donas merkato-agadon. Tiam Sun ekhavos kun OpenOffice.org finfine justan pozicion en la merkato. Fare de liberigi specifojn, vi kreas justan konkurencon, pli bonan merkato-agadon, kaj la rezulto estas ke kapitalismo funkcias pli bone ol nun.


14-a februaro 2010

Esperanto kaj malfermitaj normoj

Lastetempe mi pensas pri esperanto kaj malfermitaj normoj. Ĉi tiu mi provas abstrakti al ideoj en la pli granda konteksto de interkomunikiĝo. Mi estas konvinka ke interkomunikiĝo povas kaj devas esti pli efika. En ĉi tiu blogoskribaĵo mi donas nur kelkaj argumentojn kial esperanto kaj malfermitaj normoj helpas kun pli efikigi de interkomunikiĝo. Do mi montros ke interkomunikiĝo povas esti pli efika. Ĉu interkomunikiĝo devas esti pli efika, kiel trivia tiu aŭdas, estas pli malfacila afero. Tamen mi skribas pri ĉi tiu en eseo (laboro en progreso). Nu, pri ĉi tiu blogoskribaĵo: Unue mi eksplikos kio estas esperanto kaj kial esperanto estas grava por bona interkomunikiĝo. Due mi eksplikos kio estas malfermitaj normoj kaj kial malfermitaj normoj estas grava por bona interkomunikiĝo. Fine mi donos ekzemplon kaj sinergiigas al tezo pri interkomunikiĝo kaj libereco.

Esperanto estas internacia helplingvo, estigis tra Lejzer Zamenhof. La kreinto publikiĝis la lingvon en 1887 je la pseŭdonimo Dr. Esperanto. Poste la parolantoj transprenis ĉi tiun nomon kvazaŭ la nomo de la lingvo. Karakterizaj signoj de la lingvo estas ke lerni ĝin estas facile kaj ĝi estas politike neŭtrala. Do ĉi tio donas idealan bazon por internacia komunikiĝo. Plue, la gramatika konstruo de esperanto estas tiele preciza kaj logika ke ĉi tiu lingvo estas pli bone uzata por transdoni ideojn kaj fari diskutadojn, ol lingvoj kiel angla aŭ nederlanda. La elekto de esperanto por homa lingvo estas triviala en kontekstoj kie bona interkomunikiĝo gravas.

Malfermita normo estas normo kiu estas publika, kaj libera. Ekzemploj estas HyperText Markup Language (HTML), aranĝolingvo por la TutTera Teksaĵo, kaj PDF, specifo farita tra Adobe kaj aprobata tra Internacia Organizo de Standardigo (ISO). Krom dosierformo ankaŭ ekzistas normojn por protokoloj por interkomunikiĝo. Interalie estas GSM, kiu oni uzas tra poŝtelefono por interkomunikiĝi kun aliuloj, kaj HyperText Transfer Protocol (HTTP), kiu diras al via komputilo kiel dosierojn de TTT estas elŝutata (interalie HTML-dosieroj). En ĉi tiuj ekzemploj la manieroj de interkomunikiĝo gravas. Okaze de dosierformo, estas pri interkomunikiĝo inter la uzanto kaj la komputilo, aŭ propre aplika programo. La uzanto volas montri dosieron (ekzemple "index.html") je lian aplikan programon (ekzemple Firefox) montriĝas al ekrano. Por tiu ĉi la aplika programo devas scii kiel montri dosieron. Do la specifo de dosiero devas esti malfermita.

Kvankam ne entenis detale, ĉi tiu subskribas la gravecon de bona elekto de la interkomunikiĝilo. Kun tio ĉi mi ne celas al plia informaĵo kiu oni aldonas en la formala esenco de informaĵo, por propagando-celoj, sed mi celas al formon, kiu formale ne ŝanĝas la enhavon de informaĵo. Do ĉi tiu temas pri la elekto de homa lingvo, komunikilo, dosierformo kaj ret-komunika protokolo. Ĉi tiu devas esti libera aŭ malfermita, sed ankaŭ devas esti ruza, efika elekto. Por montri tiu ĉi, mi finas kun ekzemplo.

Rigardu paco-intertraktoj inter du aŭ multe da landoj kun malsamaj lingvoj kaj malsamaj platformoj kaj softvaro. La elekto por la lingvo inter angla kaj/aŭ alia lingvo, en kiu unu lando estas je avantaĵo super la alia lando, ne estas elekto. Ĉi tie la sola logika elekto por la lingvo estas esperanto. Kiam unu partio ne povas esti ĉeestanta, ne estas opcio ke ambaŭ partioj uzas Skype. Malfermitajn protokolojn, kiel H.323 kaj SIP, oni devas uzi, ĉar nur en tiu okaze ambaŭ partioj havas eblecon por interkomunikiĝi sen problemoj, kaj plue ambaŭ partioj havas ebleco por uzi liberan softvaron. Kiam fine la unua malneto estas skribita, sendu ĉi tion en plata teksto, PDF-, RTF- aŭ LaTeX-formo. Nur tiuokaze ĉiu povas legi ĉi tion, kaj por delikata informaĵo, ĉifradu ĝin kun libera softvaro (ekzemple, GPG, ankaŭ malfermita specifo). Koncize dirite, por havi malferma kaj libera socion, ne nur la enhavo gravas, sed ankaŭ la maniero kiel oni interkomunikiĝas ĝin. Ni devas postuli la saman liberecon kaj malfermecon por interkomunikiĝo, kiu ni ankaŭ postulas por aliaj aferoj.


15-a januaro 2010

Nuntempa posteno

Nun mi laboris por tri monatoj ĉe la KNMI. Mi legis pri terfizika fluiddinamiko, modeloj de tersistemo, la klimato kaj biologio-tero-kemia dinamiko. Mi uzis softvaron por sekvi erojn (molekulojn aŭ volumetojn) en la oceano, kaj por montri ties orbitojn. Nun mi havas plimalpli ideon pri kio klimatologio, klimata ŝanĝo kaj terfiziko temas.

Mi pensas ke multe da fundamenta laborado necesas en klimatologio. Nun, a posteriori, mi povas diri ke mia antaŭe studado pri la fundamento de fiziko funkcias por ĉi tiu esplorado. Tamen, nun mia unua celo estas ke mi doktoriĝos en la limtempo de ĉirkaŭ kvar jaroj. Poste mi ne certas por kia subjekto mi interesiĝas min, sed certe mi antaŭigas la fundamentojn de ia subjekto.