Esperanto  : 2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013
Nederlands : 2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013
English

Se vi havas komenton, bonvolu sendi retmesaĝon al  aŭ uzu la kontaktformularon.

Rettaglibro


30a Julio 2011

Ferio ktp.

Mi preskaŭ ne trovas tempon por skribi sur mia rettaglibro. Mi decidis ke mi skribu kronologian resumon pri mia ferioj, precize dum ĉi tiu monato, kiu enhavas trajnvojaĝon al Kijivo por ĉeesto de Internacia Junulara Kongreso (IJK). Fotoj estos aŭ estas videblaj sur la fotoretejo de Jasmijn kaj mi

Antaŭ la ferioj mi sufiĉe multe laboris kaj studis -- mi fuŝis ekzamenon pri dinamika oceanografio, kion mi refaros post unu monato. Tial ekde la unua de Julio ĝis la trajnvojaĝo mi simple ripozis de laboro kaj studo.

La 5an Julion matene Jasmijn kaj mi foriris trajne al Munkeno. En Munkeno ni piediris, biciklis kaj naĝis. En ĉiuj urboj ni piediris senprobleme, sed bicikli kaj naĝi donas problemojn. En Munkeno, kaj vere en ĉiuj urboj kie ni estis dum la trajnvojaĝo, oni ne povas bicikli normale kiel en Nederlando. Ŝajnas ke Nederlando estas la sola loko kie oni povas bicikli preskaŭ sen danĝero. Tamen ni ĝuis! Ankaŭ ni naĝis en la rivero Isar, sed ni devis serĉi bone antaŭ ni trovis lokon sen multe da nudaj homoj. Ŝajnas ke tie estas normale naĝi sen vestoj.

La 7an Julion ni iris al Vieno. Estis tre bona vetero, tre varma. La unuan tagon ni piediris al la parko de Sissi (emperiestrino de Aŭstrio en la 19a jarcento). Estis tro varma por esti tie longe, do post eble du horoj ni iris al la centro de la urbo por trinki bieron. La duan tagon ni biciklis de hostelo al la urbcentro. Tie ni piediris kaj vidis statuon de filozofo Mach en parko kaj statuon de fizikistoj Boltzmann kaj Schroedinger en la universitato. Vidu la fotojn. Ankaŭ ni laŭŝance trovis Esperantomuzeon. Ĝi estis nur unu ĉambro, sed spite tre agrabla muzeeto. Nur ĉi-vespere ni kuiris mem, ĉar tio ne estis granda sukceso. Feliĉe la plej multaj sekvontaj urboj kiujn ni vizitis havis ĝenerale malmultekostajn manĝaĵojn.

La 9an Julion ni iris al Budapesto. Estis eĉ pli varma (certe pli ol 30 gradoj Celcius) en ĉi tiu urbo. La plano por la unua tago estis promeni al la Danubo, la preskaŭ plej longa rivero en Eŭropo. Ni trovis akvon kiu aspektis kiel golfeton de rivero. Estis multe da turistoj kaj kasteloj, faritaj por turistoj mi pensas. Evidente ni ne iris al Danubo, sed ni piediris en la tute alia direkto! La rezulto estis ke ni estis en la urbparko, kio ankaŭ estis bela. La duan tagon ni iris al banejo kun multaj homoj kaj multaj malsamaj banoj. Estis tre afabla, do ni restis tie dum la plej granda parto de la tago. La trian tagon ni vere piediris al la Danubo kie ni vidis statuon de homo kun granda plumo, eble de palumbo, la simbolo de libereco.

La 11an Julion ni prenis la nokttrajnon al Kijivo. Estis unua klaso, sed ne tre luksa. Tamen ni ricevis rusan teon en vere rusa glaso de la vagonĉefino! Ni alvenis en Kijivo malfrue. Bonŝance ni estis akceptitaj de Nataŝa, esperantistino kiu tre afable helpis nin iri al la bazejo (la centra loko de kongreso) de la kongreso kaj aliaj aferoj. La duan tagon en Kijivo la IJK ne jam komenciĝis. Tamen estis kelkaj aliaj esperantistoj en la bazejo kaj ni iris al iu "Esperanto-insulo"! La akvo estis bontemperatura, do ni ĝue naĝis kaj la homoj sur la insulo estis tre amuzaj.

La 14an Julion, la trian tagon en Kijivo ni spertis malordan komencon de IJK. Jasmijn tute maltrafis la oficialan malfermon kaj mi maltrafis la komencon de tio. Ĝenerale la organizo de IJK estis terure ĥaosa! Tamen ĉiuj organizantoj (kaj ankaŭ partoprenantoj) estis tre bonvolaj, tiel ke la IJK estis, kvankam la ĥaoso, tre agrabla. Mi neniam pensis ke internaciaj kongresoj estas tiel amuzaj. Kaj ni vere vidis ke esperanto simple funkcias tre bone por tia afero. Nun mi finfine komprenas kial homoj uzas la terminon "internacia lingvo" senambigue egale de "esperanto". Vespere estis muzikvespero. Tio okazis ĉiujn vesperojn. La kvaran tagon ni naĝis en la parko. Mi ankaŭ estis en la sankta akvo, sed mi nur aŭdis poste ke tiu baneto apud la lago estis sankta. Hmm, mi ne sentas malsame... Tamen se ekzistas ĉielo kaj infero, kio estas tre tre tre malverŝajna, eble la ŝanco ke mi iru al la ĉielo anstataŭ infero nun estas iomete pli granda.

La kvinan tagon Jasmijn kaj mi iris al la butika centro Mageleno, apud la bazejo. Mi aĉetis banŝuojn. La marko estas Nikko kaj la simbolo aspektas kiel Nike sed kun artifakteto sur la V. Post malpli ol unu horo piediri sur tiuj ŝuoj mi trovis miajn piedojn grizaj, ĉar la Nikkoj delasas farbon! Ĉiukaze ili estis malmultekostaj kaj mi havis sufiĉe bonajn banŝuojn. Poste Jasmijn iris al Ukraina danckurso kaj mi iris al policodemonstrado. Ili montris ian karateon, ili piediris sur rompita glaso, levis pezon kaj reklamis por iu mem-masaĝ-rul-aparato. Vespere estis bela aŭdaca akrobatado kun fajro. Post tiu vespero ni havis multajn kulpikojn. Jasmijn ludis luphomojn kaj poste ni dormis.

Dum la IJK estis multe da prelegoj kaj kursoj. Ni ambaŭ iris al Esperanto-kursoj (Jasmijn: komencantoj kaj poste progresantoj; mi: progresantoj kaj iomete Ukraina lingvo por komencontoj). Martin Strid donis kelkajn prelegojn kiuj temus pri signolingvo, sed la enkondukoj pri stenografio daŭris tro longe. Finfine li verŝajne prelegis iomete pri signolingvo (kiu li elpensis), sed mi ne persistis. Apud la fino de IJK estis prelego de daŭripovo (nederlande: duurzaamheid; angle: sustainability) de Oleg de 350.org (350 estas la maksimume akceptebla kiomo da molekuloj CO2 pro miliono en la aero se homaro ne volas havi gravan malprofiton de klimatŝanĝo) kaj poste estis diskuto pri daŭripovo, gvidate de Martin Strid. Ankaŭ estis filmoj dum IJK. Ni vidis Attack of the Moon Zombies terure dublita en esperanton. La filmo estas tre malbona, do tio ne gravas, tiel malbona ke ĝi estas preskaŭ humora.

La sesan tagon ni iris al la urbo buse, metroe, metroe, piedire. Vidu fotojn (reprovu post kelkaj tagoj -- mi ne havas sufiĉe da tempo fari tion nun).

La sepan tagon estis kelkaj lingvokursoj kaj prelegoj. Ni lernis iomete da japania, poste estis prelego tre teda ("socialaj lingvoj"), kaj ankaŭ estis afable prelego kun titolo "Why English sux as an international language". Tio estis klara kaj amuza prelego pri kial angla "suĉas" kiel internacia lingvo.

La okan tagon estis sporttago. Jasmijn kaj mi biciklis sur kurejo kaj grimpis tra simiejo. La naŭan tagon ree estis kursoj, ni piediris, legis, uzis komputilon kaj bonan kablan interreton kun mia libera komputileto, kaj fine estis la adiaŭa vespero. La dekan tagon ni foriris.

La 21an Julion ni iris per trajno de Kijivo kaj la 22an ni alvenis en Varsovio kie ni piediris kaj vidis belan lumverkon per fontanoj. Bedaŭrinde nia trajno foriris jam la 23an.

Ni alvenis en Berlino la 23an Julion. Tie ni biciklis, vidis la Bundestag kaj la Berlinan Muron. Estis sufiĉe afabla, sed ni pensas ke unu tago pli en Varsovio estus pli bone. Verŝajne iam ni reiros al Polando por viziti Varsovio kaj Krakovo (kaj eble Bjalistoko) pli longe.

La 25an ni alvenis hejme. Jam post unu tago mi iris al mia laborejo por vidi ĉu miaj komputileksperimentoj (simuloj de distribuo de aluminio en la oceano) bone evoluas. Ĝi bone aspektis, do post parolo kun miaj kolegoj pri mia ferio kaj la IJK mi revenis hejme.

Ekde la 28a mi komencis traduki kelkajn anglajn paĝojn en esperanton inter kio la difino de "liberaj kulturaj verkoj" (simple ĉio kio havas kopirajton). Hodiaŭ Jasmijn havas fraŭlinfeston (ne por ŝi mem sed por ŝia fratino!) kaj morgaŭ ni ambaŭ iros al miaj gepatroj por celebri la naskiĝtagoj de ili (kaj mia fratino). Post tio estos festo por la naskiĝtago de Wilfred kie ni manĝos patkukojn... ho jes, mi havas rakonteton pri tio...

Dum IJK Andreo faris filman intervjueton kun Jasmijn kaj mi por sciigi pri Nederlando. Li vere suprizatakis nin kun ĉi tiu intervjuo, ĵus post ni vidis teruran filmon "Attack of the Moon Zombies". Mi faris kelkajn erarojn dum la parolado pri Nederlando. Mi volis diri pri patkukoj (nederlande: pannekoeken) kaj mi ne konis tiun vorton esperante, do mi volis diri ke tio estas farata per miksi ovojn, lakton kaj farunon kaj baki tion en pato. Mi vere diris ke oni devas miksi ovojn, lakton kaj pulvon kaj baki tion en pano. Kompreneble mi ne volas ke homoj faros eksplozivajn bulkojn, do mi petis Anrdreo forigi mian malĝustan eksplikon de patkuk-farado.


6a Junio 2011

Eŭropa lingopolitiko kaj federismo

Hodiaŭ mi trovis interesan artikolon de José Augusto Pinto de Sousa, tradukisto en la Eŭropa Unio, Lingva Politiko de Eùropa Unio. Mi skribis pri federismo kaj konfederismo kaj uzis ekzemplojn de Unuiĝinta Naciaro kaj Usono. Mi ne scias ĉu Eŭropa Unio (EU) estas federacio aŭ ne. Kvankam ofte homoj parolas pri EU kiel federacio, mi konjektas ke tio malveras. Mi pensas ke tiu organizo ne estas federacio, ĉar tio ne ŝajnas havi memstaran decidpovon. Tio estas, ĉiuj (aŭ plejmulte da) membro-ŝtatoj devas konsenti kun iu ajn propono. Nu finfine mi legis ĉi tiujn vortojn en la artikolo de José Pinto de Sousa, relate al la lingvojproblemo por interkomunikiĝi inter politikistoj de malsamaj nacioj. La membroŝtatoj ne volas poroli iu ajn alian lingvon en la EU ol sian propran lingvon. Ĉi tiu fakto kaj la ideo de lingvoegaleco en la EU kaj la nefederisma aspekto de EU estas la kaŭzoj de hodiaŭa kontraŭefika tradukĝangalo. Denove, la tri centraj aferoj por la problemo, ĝis nun rimarkitaj de mi, estas:

Se (1) membroŝtatoj ne alkroĉus sin al sia propra lingvo kaj (2) la lingvoegaleco ne estus fundamento de EU, en EU oni uzus malpli ol 23 oficialajn lingvojn, do eble povus funkcii pli efike. Se (3) EU estus organizo kun memstara decidpovo, kiel federacio, ili povus decidi ke Esperanto estus la centrala aŭ plej grava lingvo en la EU-politiko.

Kompreneble eblas ke la nova EU (la Eŭropa Federacio) decidus elekti la anglan, aŭ antaŭ ĉ. 1989 eble alian lingvon, kiel centralan lingvon. Do ŝajnas ke ŝanĝi la Eŭropan Union en federacion nur solvus ĉi tiun problemon en aĉa maniero -- elekti unu lingvon kaj uzi nur tiun lingvon donas nehonestan avantaĝon al homoj kiuj parolas tiun lingvon. Mi pensas ke EU ne havas la ĝustan scion pri Esperanto, eĉ se tiu organizo estus federacia. Tamen esti federacio estas bezonaĵo por elekti iun ajn lingvon.


5a Junio 2011

Fondaĵo de Gates kaj publika mono

Ho, ĉi tiu subjekto enhavas multajn temojn pri kio mi preskaŭ ne skribis antaŭe kaj mi povus skribi multe kaj multe... Hodiaŭ mi ne skribos pri nelibera programaro kiun Bill Gates favoregas kaj ne pri pensadoj de influoj de Bill Gates je multe da grandaj mondsignifaj influoj, sed nur iun penson pri la mono "de Bill Gates" investata en la Fondaĵo de Bill kaj Melinda Gates.

Bill Gates estas fondinto de Microsoft, entrepreno specialigitaj por skribi neliberan programaron kiel Vindozon (Windows). Ŝajne Bill Gates ankaŭ faras bonajn aferojn, nome donado al sia fondaĵo por plibonigi la sanecon de homoj en la mondo, specife homoj en la evoluantaj landoj. Oni povas spekuli ke tio celas purigi la malĝustajn agojn relate al la kreado de nelibera programaro de Gates. Tamen tio estas malverŝajne, plejgrave ĉar li verŝajne simple vere kredas ke nenio malĝustas pri la kreado kaj disvastigo de nelibera programaro, kaj flanke ankaŭ spekuli tiamaniere ne estas deca. Apriore ni ne devus relati la afero de nelibera programara k.s. kun la agoj de lia fondaĵo. Tamen se ni pensas pli pri la fondaĵo de Gates, ni ekdubas.

Bill Gates estas tre riĉa kaj povis fondi fondaĵon kiel la Fondaĵo de Bill kaj Melinda Gates. Grava celo de tiu fondaĵo estas trovi novajn medikamentojn kontraŭ AIDS kaj aliaj gravaj malsanoj. Oni devas kompreni ke en la esploro de medicino la esploristoj petas patentojn por la medikamento. Kvankam medikamentoj ne estas homaj inventoj sed trovo en naturo, hodiaŭ eblas ricevi patentojn pri tiaj aferoj. La sinsekvo estas ke la medikamento estas tre multekosta tiel ke malriĉaj homoj ne povas pagi por ĝin... kontraŭe de la ideo de fondaĵo de Gates. Cetere la dek procentoj kiun Gates donas al la fondaĵo estas subtrahebla de sia imposto. Cetere multe da mono de ĉi tiu dek procentoj iras al aliaj celoj (ekzemple la fondaĵo de Hillary Clinton) kaj kio okazas je la restata ne estas klare.

Refoje pri la patentoj de medikamentoj. Vi povas legi pri la malĝusteco de tiu afero en multaj lokoj en la reto. Mi supozas ke ĉi tiu afero estas klara por vi, kvankam mi planas skibi pri tio estonte. La plej stranga afero pri la patentoj de medikamentoj estas la sekva. La grava argumento de farmacia industrio por medikamentaj patentoj estas ke ili investus multe da mono en la esplorado kaj ili meritus tion ree, parte por pli da esploro k.t.p. Tamen la plejmulte de la mono estas publika mono, do ili ne rajtas havi la rikoltojn de tiuj medikamentoj. Nu, la interesa cetera penso relate al la fondaĵo de Gates estas ke eble la mono de tiu fondaĵo ankaŭ estas publika mono. Alian fojon mi skribos pri tio.


2a Junio 2011

Federismo aŭ konfederismo, kaj demokratio

Mi skribis pri Monda Federacio? de Ronald J. Glossop. Nun post legi plu, specife la duan ĉapitron, mi povas ekspliki pli pri terminoj enkondukitaj kiel internaciismo kaj tutmondismo kaj la rilatoj ĝis demokratio kaj politikaj organizoj kiel federacio. Unue mi enkondukos tri specojn de mondregado per ekzemploj kaj poste mi diros pri demokratio.

Tri specoj de mondregado estas:

Ĉiam, inkluzive hodiaŭ, ne estis ia mondregado. La Unuiĝinta Naciaro (UN) estas Konfederacio aŭ ligo. Tio signifas ke ĝi estas forumo por interkomunikiĝi inter ŝtatoj. Post forumumi UN povas interkonsenti pri monda afero, ekzemple pri militoĉeso aŭ elpuŝado de karbonduoksido. Tamen neniu ŝtato devas direkti sin laŭ tiu interkonsento. Tiu interkonsento estas praktike nur gvidlinio. La organizo estas konfederacio, organizo sen forto decidi pri io ajn.

Ankaŭ Usono estis konfederacio ĝis ĉirkaŭ 1788. Relate al la subpremo de Britio la Amerikana Revolucio usonanoj batalis por nedependa respubliko, bazite sur La Deklaracio de Sendependeco de 1776 pere de Thomas Jefferson bazite sur ideoj de John Locke. Post la revolucio en 1787 oni skribis la Usonan Konstitucion. Tiu konstitucio estis bezonata, ĉar la usona konfederacio iĝis federacio. En konfederacio la sola forto situas en la ŝtatoj. La ŝtatoj estas tute suverenaj. En federacio parto de suvereneco estas en la ŝtatoj kaj parte en centra registaro

Tio malsamas unueca ŝtato en kiu la suvereco kuŝas sole en la manoj de la centrala registaro. Ekzemplo estas Francio, kiu dividiĝis inter kelkaj regpartoj kaj popoloj. Poste Francio iĝis unueca ŝtato, kun la tuta suvereneco centraligita.

Tiuj tri manieroj ordigi la mondon estas sendependa de nocioj de demokratio. Demokratio estas "rego fare de la popolo". Laŭ Thomas Hobbes reĝo estu suverena, sed poste la filozofoj John Locke kaj Jean-Jacques Rousseau la popolo estu suverena. Tio estas moderna demokratio, kiel ni konas nun. Demokratio povas esti aplikita je iu ajn organizo, ĉu unueca ŝtato, ĉu konfederacio, ĉu federacio. Tamen se la organizo ne havas suverenecon, kiel konfederacio, tiu demokratio estas senpova. Komprenu ke por la konfederacio UN la diversaj ŝtatoj povas esti demokrataj, sed UN mem ne havas suverenecon do demokratio en tia organizo ne havas gravan signifon. Unueca ŝtato (ekz. Francio) kaj federacio (ekz. Usono) ja havas suverencon, do por tiuj formoj organizaj demokratio ja gravas por la popolo.

Se ni atribuas valoran al demokratio ni pensu ĝisfunde pri potentiala nova monda politika organizo. Se centrala suverena registaro ekhavos tro multe da forto, la mondo eble estus pli bona kun la senpova organizo kun la UN kaj multe da milotoj, ĝeneralaj malsatoj, homa klimatŝanĝo k.t.p. Tial ne devas pripensi ĝisfine pri la organizformo, la divido de forto kaj konstitucio monda.


16a Majo 2011

Federismo

Hieraŭ mi eklegis libron Monda Federacio? de Ronald J. Glossop tradukitan el la angla World Federation?. En la enkonduko mi legis ke mondfederismo ne strebas al (radikala) internaciismo sed al tutmondismo. Teme de regado jam ekzistas Unuiĝintaj Nacioj (UN) por internaciismo. Tamen eble ni bezonas tutmondan registaron. Ĉi tie mi eksplikos la du terminojn (laŭ mia scio) kaj la argumento por tuttera federisma registaro sekvos simple.

Internaciismo estas politika movado por bona politika kaj ekonomia kunlaborado inter nacioj. Bona ekzemplo de internaciisma organizo estas Unuiĝintaj Nacioj.

Tutmondismo ankaŭ estas politika movado por bona politika kaj ekonomika kunlaborado inter nacioj. Tamen pli grava estas la kunlaborado inter homoj tutmonde, sen diri pri nacioj. La mondfederistoj celas havi tutmondisman registaron laŭ federaciaj principoj.

Je la unua rigardo internaciismo ŝajnas tre bona ideo kaj certe estas bona ideo ke iu organizo por la prospero de la homaro estas fondita post la dua mondmilito. Multaj avantaĝoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas videblaj. Tamen ankaŭ ofte ŝajnas ke UN ne havas multe da forto por decidi ion (ekzemple pri la klimatŝanĝo; vidu sekvan alineon). Multe da nacioj parolas kun aliaj, sed kiam ni bezonas agon, ofte unu aŭ multaj nacioj ne konsentas. La problemo estas ke ili ne konsentas el la vidpunkto de sia nacio, ne el la vidpunkto de la mondo. En UN ĉiuj estas sendita de la nacioj kun la celo protekti nur la rajtojn kaj riĉecon de siaj nacioj kaj ne la mondo. Ne helpas ke ili estas pagataj de siaj nacioj. Se ni havus mondan reprezentantaron, ian globan registaron, pagitan el tutmonda kaso, ni povus solvi tiun problemon.

Bona ekzemplo kiu montras ke la UN ne havas forton por decidi, estas la decidoj teme de homkaŭzita klimatŝanĝo. En 2009 la diskuto inter la nacioj fiaskis kaj en 2010 la nacioj konsentis iomete, sed fore de la bezonataj rimedoj. Parte (eble plej grandparte) tio okazis, ĉar ĉiuj nacioj sendis reprezentantojn kiuj devis reprezenti (kelkajn) homojn en sia nacio. La rezulto estis ke ĉiuj nacioj batalis unu kontraŭ aliaj por la ekonomie plej granda avantaĝo. Neniu kun voĉo dum tiu diskuto reprezentis la mondon, do kompreneble preskaŭ neniuj decidoj por la bonfarto de la tuta homaro kaj la tuta tero estis prenitaj. Se ni havus sennacian registaron, tiu problemo ne ekzistus.


15a Majo 2011

Klavaroproblemo

Mi jxus volis tajpi pri fedarisma mondregistaro, sed mi trovis problemon kun mia klavaro -- tio estas, la Xmodmap metodo (per .xmodmap kaj la AltGr-klavo) ne plu funkcias. Eble tio relatas al la gxisdatigado de mia servilo. Do nun mi uzas la x-metodon. (Mi ne uzas la h-metodon, cxar la h-metodigataj tekstoj ne estas inverseblaj, kio estas suficxa kondicxio por abigueco.) Mi nun provos ripari la problemon.

Ĝisdatigo: Mi plimalpli solvis la problemon. Tio estas, mi trovis laborĉirkaŭaĵon kaj enkondukis novan problemon. Ŝajnas ke la Xmodmap-metodo ne funkcias se mi selektas eo.utf8 en GDM (GNOME Display Manager). Tamen ĝi funkcias se mi selektas en_GB.utf8. Kvankam mi ankoraŭ havas eo.utf8 kiel LC_ALL, mi opnias ke la Xmodmap-metodo devus funkcii se mi selektas Esperanton kiel lingvon en GDM (GDM_LANG), do mi raportis ĝin sur la Debian-esperanto-listo.


17a aprilo 2011

Libereco por vi?

Hodiaŭ (kaj eble iomete antaŭe) mi ekpensis pri problemoj kun la termino libereco. En ĉi tiu kunteksto mi diras pri libereco por homoj, ekzemple la esprimlibereco. Nu, multe da politikaj partioj uzas la terminon "libereco" en ties nomo (ekz. la partio por libereco). Tamen ili havas malsamajn celojn. Do kio signifas tiu "libereco por homoj"?

Por mi libereco temas la liberon por multe da homoj kaj, fine por la tera komunumo. Do ne nur por nederlandanoj aŭ eŭropanoj aŭ ateistoj k.t.p. Plue ankaŭ libereco estas grava ne nur por la homoj kiuj vivas nun, sed ankaŭ estonte. Aliflanke ekzistas tute alia interpreto de libereco. Tio estas la libereco por la homoj ĉi tie kaj vivantaj nun. Laŭ tiu interpreto libereco de homoj ekstere (ekzemple en aliaj landoj) kaj homoj vivantaj post cent jaroj ne gravas. Laŭ tiu interpreto la nomoj de partioj kiel la nederlanda VVD kaj PVV estas logikaj. Tiuj partioj estas pri libereco laŭ la dua senco. Individuo devas esti libera, ili dirus, kaj tio estas tiel principa ke la utila aspekto de libereco ne gravas. Mi diras pri utilismo, pri vastigi liberecon en la tuta mondo kaj por longa tempo. La termino utilismo estas difinita de John Stuart Mill, kiu estas unu de konstruantoj de liberalismo, nun ofte uzata sinonime je novliberalismo, la moderna ekonomia liberalismo.

Nuntempe liberalismo estas uzata por tendenco kiu temas formon de libereco, nome la libereco por solaj personoj kaj entreprenoj. (Notu ke en Usono entreprenoj estas leĝe ankaŭ personoj.) Ili ne pensas pri la libereco de la tera komunumo, kaj certe ne pri la libereco de individuoj vivantaj en la futuro. Do ili - mi diras ekzemple pri la PVV, VVD en Nederlando kaj la respublikanoj en Usono - ne plu utilas la utilismon pro la libereco de homoj. Ili nur pensas pri si mem kaj ne aliaj. Tiuj partioj estas kontraŭsociaj, kaj la voĉdonantoj ankaŭ estas aŭ kontraŭsociaj aŭ ne vere pensis pri tiuj aferoj kaj estas trompitaj de tiuj partioj kaj la amaskomunikado.

Kio vere estas libereco kaj por kiu ni volas havi liberon? Tiujn demandojn ni devus respondi antaŭ plu uzi la terminon libereco. Por mi tio ne jam klariĝis. Mi pensas ke diri pri libereco, specife pri libereco en utila senco, estas tre grava, do mi ja uzas ĝin: en la senco "por la plej granda nombro de homoj" kaj "dum longa tempo", ĉar mi opinias ke tiu uzo estas la plej ĝusta kaj morala.

Filmmontrado

Du semajnoj antaŭe mi donis prelegon pri la filmo Revolucia Operaciumo kaj montris ĝin en la IEI. Jen la programo.

La montrado de filmo "Revolution OS" estas tradikita de mi kaj aliaj homoj. Temis pri la libera operaciumo GNU/Linukso. Mi ankaŭ preparis enkondukon pri la filmo kaj programaro-libereco kaj poste estis diskuto pri la filmo.

La partoprenantoj ŝatis la filmon kaj mian prelegon. Ankaŭ ili opiniis ke la subtekstoj estis tre bonaj. Tamen nur tri uloj partoprenis (tri estroj de la instituto). Eble tio relatas al la varma vetero en Nederlando tiun sabaton. (Dum la lastaj jarcento ne estis pli frue 23 grado Celcius aŭ pli ol tiu tago de la jaro. Ne estas klara por mi kial la KNMI, la nederlanda vetero-instituto, diris ion alian.)

Jen la elektrona prezento, sed vi vere devas vidi la filmon (angle; esperanta subtekstoj) por bona kompreno.

Komunuma vojaĝlibro

Hieraŭ Jasmijn trovis nederlandan sciencfikcio-libron en la vagonaro (het menselijk nulpunt en andere verhalen) kun la teksto "Mi ne estas perda... mi estas vojaĝanta [...] ĉu mi rajtas kunvojaĝi?". Tute brila, mi pensis. Post legi kelkajn rakontojn en la libro (inkluzive de Isaac Asimov kaj Arthur C. Clarke) ni metos la libron aliloke kie estas multe da homoj. Post legi la libron vi povas skribi de kie vi estas kaj kion vi pensis pri la libro sur la reto. Brila ideo.


9a januaro 2011

Pumpi biciklon

Multofte mia blogskribaĵoj temas relative trivialaj aferoj kiel libera programaro, esperanto, klimatŝanĝo, novaj formoj de politiko, ateismo kaj tiel plu. Tamen hodiaŭ temas pri tre malfacila afero de pumpi de miaj biciklopneŭoj.

Ofte oni pensas ke pumpi biciklopneŭojn ne estas intelekte defia afero, sed tio ne veras. Specife pumpi pneŭojn kun franca aerklapo kun altprespumpilo de Halfords estas tre malfacile. Ne eblas pumpi ĝin kun la kunliveritaj ligtuboj. Post eltrovi ke tio ne eblas kaj kiel tio plenpumpi ja eblas kaj forgesi tion ree, nun la glaso pleniĝis.

Mi ne estas la sola ulo kun tiaj problemoj, sed eĉ la solvoj donitaj en la TTT estas apenaŭ sufiĉaj. Tial mi skribis sekvan manlibron por mi, en kio mi povas rapide trovi en ~/info/fiets-oppompen.txt kaj nun ankaŭ tio estas trovebla de aliaj:

Kiel pumpi biciklopneŭon kun franca aerklapo kun Halfords-altprespumpilo
------------------------------------------------------------------------

Oni aĉetu aerklapo-ligtubon de franca aerklapo al normala aerklapo.
Oni lozturnu la francan aerklapon, tiel ke la aero eliras se oni presas ĝin.
Tiam turnu oni la aerklapo-ligtubon sur la franca aerklapo (kun la larĝa peco sube).
Oni presu la finon de Halfords-altprespumpilo sur la ligtubo, sen uzi la pinĉilon (oni neniam uzu ĝin).
Fine oni pumpu ĝis dezirita preso.  Kelkaj pumpmovoj estu sufiĉe.

Mi donis al mia biciklo-riparaĵoj dokumento kun referenco al ĉi tiu manlibron. Estonte mi vere povas plenpumpi miajn biciklopneŭojn.


Esperanto sen mitoj

Lasta ferioj mi plejparte legis la libron "Esperanto sen Mitoj" de Ziko Marcus Sikosek. Ĉi tiun libron ĉiuj devas legi. Ĉiu kiu ne konas esperanton ja unue devas lerni ĝin. Esperantisto Robert priskribis la libron kiel negativan respektive de esperantokomunumo. Ja eblas ke la libro estas kiel trafo en la vizaĝon de la esperantisto, sed tio ne estas kaŭze la negativeco de Sikosek, sed ĉar io estas malĝusta ĉe ĉi tiu parto de esperantokomunumo.

Mi eklernis esperanton antaŭ ĉirkaŭ kvar jaroj kaj dum la tempo mi ekkonadis esperantistojn. Mia scio de komunumo ne estas tre granda, sed mia scio pri esperanto estas sufiĉe granda por havi kleran opinion pri esperanto. Tial mi skribos pri esperanto kaj kion Sikosek skribis pri tio, kaj ne multe pri la esperantokomunumo. Rimarku ke ne ekzistas unu esperantokumunumon. Ekzistas multe da esperantistoj aŭ esperantoparolantoj kiuj eklernis esperanton por malsamaj kialoj kaj pensi kaj agi malsame kun tio. Ĉi tie mi uzas la vorton "esperantokomunumo" kiel la grupon de esperantistoj kiuj propagandas esperanton.

Ĉi tiu libro estas dispartigita en ĉapitroj kun titoloj kiel Komunumo sen mitoj, Lingvo sen mitoj, Zamenhof sen mitoj kaj tiel plu. La aŭtoro rationale eksplikas ĉiun temon kaj montras kion esperantistoj propagandas, kiujn estas la faktoj kaj kion esperantistoj devus agi pli bone. Mi donas kelkajn ekzemplojn kiuj espereble klarigas miajn opiniojn.

En ĉapitro kvar, "Lingvo sen mitoj", Sikosek diras ke multe de esperantistoj pensas ke esperanto estas tute logika, sen esceptoj, ke ĉi tiu lingvo estas tute neŭtrala kaj facile lernebla por ĉiu, kaj ke pli ol miljono da homoj uzas la lingvon ĉiutage. Ĉiu ĉi aferoj enhavas esencon de vero, sed multe da esperantistoj polarigas kaj tordas la veron, kiu ne estas bona por la sciado objektiva kaj la disvastiĝo de esperanto.

Lingvoj estas logikaj. La sintakso estas baze unikeca. Bonvolu legi "Syntax" (angle) de Andrew Carnie (2002) aŭ ia lingvan libron de Noam Chomsky (kiel "Lingvo kaj menso"). Nu estas esceptoj en ĉiuj lingvoj kaj en nature kreskaj lingvoj kiel la angla, la germana kaj la nederlanda enhavas pli da esceptoj ol ekz. esperanto. Sed ankaŭ esperanto enhavas esceptojn. Ekzemple la -n por la akuzativo oni nur povas apliki por komunaj substantivoj kaj preskaŭ ne por propraj nomoj. Tial esperantistoj ne devas krii ke esperanto estas multe pli logika ol aliaj lingvoj kiel angla. Ĝis nun la rezonado de Sikosek.

Ĉu nenio estas pli fundamenta de sintakso de esperanto ol natio- kaj etnaj lingvoj? Jes ja, apud la fakto ke multe malpli esceptoj estas en esperanto, ankaŭ esperanto enhavas pli direktajn, pli klarajn, pli unikecajn strukturojn ol aliaj lingvoj. Ekzemple substantivoj finiĝas kun -o kaj akuzativoj kun -n. La sintakso estas tre klara, tiel ke estas eĉ malfacile fari erarojn! Dum la evoluado de esperanto ne aŭ eĉ ne formiĝas esceptoj kaj malkorektaj aŭ novaj strukturoj en la gramatiko. Tial esperanto havas, kun sia sintakso kaj ties montro, grandan avantaĝon super aliaj lingvoj.

Esperanto ne estas tute neŭtrala. Plejmulte da leksiko de esperanto estas el latinidaj lingvoj, granda parto el germanaj lingvoj kaj malgranda parto el slavaj lingvoj. Kvankam gramatikaj konstruoj uzataj estas kompareblaj kun ekzemple japana, komparebleco inter esperanto kaj ne-hindoeŭropaj lingvoj preskaŭ ne ekzistas. Tial esperanto tute ne ŝajnas neŭtrala. Certe ekzistas esperantistoj kiuj baraktas kun tio aŭ ne konas la eŭropocentrecan de esperanto kaj propagandas la neŭtralan aspekton sen marĝenaĵo. Tamen estas ecoj kiuj faras esperanton relative neŭtrala. Unu afero estas ke ne eblas konstrui senchavan lingvon kun neŭtrala leksiko. Se multe da tre malsamaj lingvoj estas uzataj por la leksiko, la lingvo iĝas preskaŭ neuzebla. Ekzemplo estas Loĵbano, logika lingvo de kiu leksiko estas bazita sur la ses plej uzataj lingvoj de la mondo. Neniu rapide rekonas en ĉi tia lingvo vortojn, do tia lingvo estas malfacile lernebla. La uzo de ses plej grandaj lingvoj ne signifas ke tio estas neŭtrala lingvo, almenaŭ ne ke tio estas ĝusta lingvo. Eble pli neŭtrala ol esperanto, sed la diskuto restas.

Ĉi tiaj aferoj koncernas multe da ecoj de esperanto. Ne ekzistas "perfekta lingvo". La plejmulte da neesperantistoj nur konvinkiĝas de senchaveco de esperanto per lerni la lingvon.