Esperanto : 2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 Nederlands : 2009 | 2010 | 2011 | 2012 | 2013 English Se vi havas komenton, bonvolu sendi retmesaĝon al aŭ uzu la kontaktformularon.
Mi ĵus legis la du-partan libron Utopia en kiu Thomas More eksplikis centrajn moralajn problemojn en la angla socio. Li malfaldis en la dua libro sian idealan ŝtaton: Utopio. La bonoj de tiu ŝtato estas ke ne ekzistas posedaĵoj kaj homoj havas multe da ŝparan tempon por fari intelektuajn hobiojn aŭ, se homoj ne sufiĉe saĝas aŭ ne ŝatas intelektuaĵojn, ili povas uzi sian scion por fari ion alian. Sen posedaĵoj homoj ne plu estas havema aŭ vana. Ŝajnas tre bona socio.
Aliflanke, ekzistas sklavoj kaj laborkampadejoj por malobeantoj en Utopio. Tio eble ne estus parto de ideala mondo. Ĉiukaze, mi vere povas aprobi la libron.